lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu alte kaj espere – jonny m feat. la perdita generacio

Loading...

jes ja
lpg kaj jonny m
oh-oh-oh-oh

aŭskultu bone
komuna kanto
jes! aj!

levu vian pugnon
alte kaj espere!
levu vian pugnon
por pacemo surtere!
levu vian pugnon
dance prefere!
ĉu vi volas pacon?
nu vivigu ĝin, vere!

hohoho mi estas jonny m
ni estas lpg
ni volas diri iom pli
pri atomenergi’
ĝi estas frenezi’
nur la nukleara industri’
profitas de ĝi
nek vi nek mi
nek nia soci’
nek evoluo daŭripova
jam malnova
estas ĝi
simbol’ de pasintec’
kaj stultulec’
de la esper’
ke la ter’
kuŝis nur senviva
por homa konker’
fiprofitas ĝi
la atomindustri’
sen duboj
ke dum dekmiljaroj plu ni devos gardi la rubojn
se ne antaŭe teroristoj eksplodigos nin al nuboj
eksplodigos nin al nuboj…

levu vian pugnon
alte kaj espere!
levu vian pugnon
por pacemo surtere!
levu vian pugnon
dance prefere!
ĉu vi volas pacon?
nu vivigu ĝin, vere!

levu vian pugnon, levu vian manon
levu la esperon, ek samideano!
levu vian voĉon, lasu la ekranon!
vivu vian eron – je via sano!

ĉi ĉi ĉi, la verda energi’
jam funkcias ĝi
en la partoj
de diversaj landoj,
kaj la lokaj h-m-j
havas bonan sanon.
do ek al nova plano-
savu la klimaton!
kaj tro da rubujoj- nukleaĵvenenigitaj
kuŝas en la tero- por venontaj miloj da jaroj
kiam mi pensas pri la estonto mi ektimas.
sed nenio ŝanĝiĝos,
se ni ne ŝanĝos nin-
se ni ne ŝanĝos nin!

levu vian pugnon
alte kaj espere!
levu vian pugnon
por pacemo surtere!
levu vian pugnon
dance prefere!
ĉu vi volas pacon?
nu vivigu ĝin, vere!

levu vian pugnon, levu vian manon
levu la esperon, ek samideano!
levu vian voĉon, lasu la ekranon!
vivu vian eron – je via sano!

levu vian pugnon, levu vian manon
levu la esperon, ek samideano!
levu vian voĉon, lasu la ekranon!
vivu vian eron – je via sano!

hohoho!

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...