
flugadi (volare) - alberta casey lyrics
[teksto de “flugadi” ft. alberta casey]
[rekantaĵo]
flugadi, o ho
kantadi, o ho ho ho
en blu’ farbite je blu’
restante ĉiele kun ĝu’
[strofo 1]
mi flugadis, flugadis feliĉa
pli alten ol suno, pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝas malsupre sub mi
kaj muziko tre dolĉe sonadis nur sole por mi
[rekantaĵo]
flugadi, o ho
kantadi, o ho ho ho
en blu’ farbite je blu’
restante ĉiele kun ĝu’
[strofo 2]
pensas mi: sonĝo tiela revenas ne plu
miajn vizaĝon kaj manojn mi farbis je blu’
poste subite mi estis de l’ vento rabita
kaj ekflugadis mi tra la ĉiel’ infinita
[rekantaĵo]
flugadi, o ho
kantadi, o ho ho ho
en blu’ farbite je blu’
restante ĉiele kun ĝu’
[strofo 3]
mi daŭrigas flugadi feliĉa
pli alten ol suno, pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgradе foriĝas malsupre sub mi
via voĉo jen dolĉa muziko sonata por mi
[rekantaĵo]
flugadi, o ho
kantadi, o ho ho ho
en blu’ farbite jе blu’
restante surtere kun ĝu’
en blu’ farbite je blu’
restante surtere kun ĝu’
Random Song Lyrics :
- nights with you - kvine lyrics
- not perfect - polar (virtual dancer) lyrics
- midnight mob - nseeb lyrics
- eu te ajudei? (n lembro disso) - sidoka lyrics
- rain - nickthedick lyrics
- buy more - chris korda lyrics
- i think i love you - drandark lyrics
- subile el volumen - drapeo lyrics
- this mother's love - cathy daprato lyrics
- pull for your heart - crunchyroll games & nijisanji en lyrics