
heredo de la post-milit' - barok-projekto lyrics
Loading...
kiu vidas tiun ruinon
tiun senarbarigon
neniam imagas
kiel estis bela loko
pluraj birdoj flugis libere
brutoj kuŝis sur la greso
feliĉa mi estis vere
mi loĝadis en paca ejo
triste mia animo ploras
mankas la bonaĵoj de la viv´
sola ĉi tie mi restas
heredo de la post-milit´
karulajn voĉojn mi neniam aŭdis
sed en liaj mensoj mia mieno loĝas
sopiro al tempo rezistis
estas ĉagreno al anim´
sen hejmo, nek famili´
tamen, kun freneza dezir´
mi volas miajn karulojn renkonti
do mi povas dormi.
personoj kiujn mi plej ŝatas
mi timas neniam revidi
sola ĉi tie mi restas
heredo de la post-milit´
Random Song Lyrics :
- baby - morphy lyrics
- float - sinxi lyrics
- emocje - epis dym knf lyrics
- keeping you here with me - the bleaching hour lyrics
- sidi courtois - yassine stein lyrics
- bad trip - tiny moving parts lyrics
- megatazo - talkin' macabro lyrics
- back to me - russ lyrics
- anla - burry soprano lyrics
- doucement oh - elow'n lyrics