
la mielo kaj pikilo (על כל אלה) - chantal (isr) lyrics
[teksto de “la mielo kaj pikilo” ft. chantal]
[strofo 1]
la mielon kaj pikilon
kun dolĉec’ kaj kun amar’
gardu di’ filinon, filon
per la bona far’
[strofo 2]
gardu nian varman domon
kun la pura akvo, di’
ĉiun revenantan h0m*n
en lontan’ medi’
[rekantaĵo]
super tio, super ĉio
gardu nin el la ĉiel’
gardu, nia bona dio
la amaron kun miel’
[strofo 3]
volu ne elradikigi
la plantitan kun esper’
lasu nin al hejm’ navigi
al la bona nia ter’
[strofo 4]
gardu dio hejman limon
kun ĝarden’ kaj citadel’
por eviti triston, timon
de milit*kruel’
[strofo 5]
gardu pokon de posedo
bebojn – lumon de mil*volt’
fruktojn sur la arb’, sur bedo
kaj de post rikolt’
[rekantaĵo]
super tio, super ĉio
gardu nin el la ĉiel’
gardu, nia bona dio
la amaron kun miel’
[strofo 6]
susuradas arb’ de ventoj
falas el alteco stel’
kordezirojn de la sentoj
fiksas nun ĉiеl’
[strofo 7]
volu, dio, gardi senton
de amato kaj amant’
kun la ploro, la silenton
kun ĉi tiu kant’
[rekantaĵo]
supеr tio, super ĉio
gardu nin el la ĉiel’
gardu, nia bona dio
la amaron kun miel’
[strofo 8]
volu ne elradikigi
la plantitan kun esper’
lasu nin al hejm’ navigi
al la bona nia ter’
Random Song Lyrics :
- breathe in - 팔로알토 lyrics
- sorrow - levinhurst lyrics
- ミックスジュース - tacoyaki rainbow lyrics
- many faces - jy lyrics
- the darkness - hippie sabotage lyrics
- le monde a bien change - 1755 lyrics
- サンデーディスカバリー - tacoyaki rainbow lyrics
- run free - sam berson lyrics
- don't be sorry - woodyrose feat. yon lyrics
- long hard road - matt williams lyrics