
pasintaj tagoj - frans jahger lyrics
Loading...
malnovajn gekonatojn iam ĉu forgesu ni?
ĉu tagojn la pasintajn ĉiam ne memoru ni?
feliĉan tempon la malnovan ne forgesu ni
ni kune trinku tason ravan al fratharmoni’
ĉe karaj lekantetaj valoj ĝoje kuris ni
de tiam multaj lacaj koroj glitis preter ni
feliĉan tempon la malnovan ne forgesu ni
ni kune trinku tason ravan al fratharmoni’
infanoj en riverondaro kune vadis ni
disigis nin la vasta maro, ne forgesu ni
feliĉan tempon la malnovan ne forgesu ni
ni kune trinku tason ravan al fratharmoni’
la manojn do ni interprenos ronde kantu ni
pasintaj tagoj ne revenos sed memoros ni
feliĉan tempon la malnovan ne forgesu ni
ni kune trinku tason ravan al fratharmoni’
Random Song Lyrics :
- bang! - michael rupert & rachel york lyrics
- kembali juni - sekaranggi lyrics
- grip tha steel - tha god fahim & nicojp lyrics
- jag har havet ett stenkast från mej - jill johnson lyrics
- над лужами* (snippet 28.06.2024) - трэпкидд! (trapkidd) lyrics
- 00,00kg - error (deu) lyrics
- amr plstq - mikaaa lyrics
- klepc laže - zlatko lyrics
- dear - nigelle lyrics
- wayside (wave racer remix) - ninajirachi lyrics