
ĉe l' vilaĝet' kjot-subran' - gianfranco molle lyrics
[teksto de “ĉe l’ vilaĝet’ kjot*subran'” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
renkontis mi paŝtistineton
tute solecan en vilaĝeto
estis al ŝi harar’ el or’
ŝi havis penon en sia kor’
renkontis mi kaj premis ŝin
per mia man’
ĉe l’ vilaĝeto kjot*subran’
[strofo 2]
demandis mi pri ŝia dom’
ĉu estas fora sur la mont’
ĉu estas domo en lontan’
ĉe l’ vilaĝeto kjot*subran’
respondis ŝi, respondis ŝi
“mi venis mem
el inta temp’ el fora temp'”
[strofo 3]
en ŝi mi vidis nostalgion
ŝi diris: “floras ne hodiaŭ
por mi la val’ el fora temp’
ne havas teron plu mia gent’
rabadas ĝin, rabadas ĝin
gent’ el ekstero
sur nia tero estas premeg'”
[strofo 4]
okazis tie, paŝtistineto
ĉe la silenta vilaĝeto
vin frapis vento de l’ memor’
el tero venis vi de l’ mort’
blovegas vent’, ekzistas ne
plu nia klan’
ĉe l’ vilaĝeto kjot*subran’
Random Song Lyrics :
- killer of the unborn (live) - barren cross lyrics
- no sympathy - clockwise lyrics
- a lesson in violence - lich king lyrics
- l.m.a.o. - damz d lyrics
- we will be there after tea - after tea lyrics
- thanks for the memory - maxine sullivan lyrics
- signora (señora) - mia martini lyrics
- over my head - alabama shakes lyrics
- easter parade - judy garland lyrics
- caramel-police armani - caramel lyrics