
nokta stirado - i.d.c. lyrics
manoj en ledaj gantoj
sur tremanta ligna stiril’
nur ekzistas la bitum’
por aŭtovojamanto
sub piedo akcelil’
estas je sia maksimum’
nur valoras la vojaĝ’
kiam grandas la malsaĝ’
en sportaŭto je komforto de motora melodi’
mi nur vivas por la danĝer’
en sportaŭto mia sorto certe jam atendas min
kaj mi ĝuas la efemeran noktan stiradon
kiel maŝina ĝem’
kun odoro de benzin’
laŭtas mekanika zum’
moviĝas ĝis esktrem’
la rapidomezuril’
kaj pli altiĝas la volum’
nur valoras la vojaĝ’
kiam grandas la malsaĝ’
en sportaŭto je komforto de motora melodi’
mi nur vivas por la danĝer’
en sportaŭto mia sorto certe jam atendas min
mi nur vivas por la danĝer’
en sportaŭto je komforto de motora melodi’
mi nur vivas por la danĝer’
en sportaŭto ĝis la morto ekdecidos tuŝi min
mi ja ĝuas la efemeran noktan stiradon
Random Song Lyrics :
- orcadian dream - wardenclyffe lyrics
- everyday - wilywnka lyrics
- i'd fucking die for you - squiblers lyrics
- hey there love - olamide faison lyrics
- true until the end - stormwitch lyrics
- walk - young jordan lyrics
- butterfly/wait - okolo lyrics
- thrax - playboi carti lyrics
- en forma ii - blake gc lyrics
- turnt up - deva mahal lyrics