
tempomaŝino - i.d.c. lyrics
lasis mi tute laŭvole
zorgojn ĉe landlima kontrolo
for de domo for de rom’ for de vi
vortoj vundis min kiel pistolo
kaj nur povis trovi mi konsolon
for de domo for de rom’ for de vi
sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
kaj pro tiu son’ estas kiel rom’ kun vi
kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi
la skotero bruas
preter mi veturas
en tempotruon falas mi
tiam iĝas nun
kaj itala sun’
ŝajne tuj brilas super mi
[ripetis]
mi perdiĝas sen min senti stulta
mi ĝuadas la vivon malkune
for de domo for de rom’ for de vi
mi vojaĝas ripozas multe
ne bezonas plu vekiĝi frue
for de domo for de rom’ for de vi
sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
kaj pro tiu son’ estas kiel rom’ kun vi
kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi
la skotero bruas
preter mi veturas
en tempotruon falas mi
tiam iĝas nun
kaj itala sun’
ŝajne tuj brilas super mi
mi provas forgesi
mi volas forgesi
sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin’
kaj pro tiu son’ estas kiel rom’ kun vi
kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
kaj kun tiu son’ venas la fantom’ de vi
fantom’ de vi
Random Song Lyrics :
- prettier - bexx (gb) lyrics
- 다시 와주라 (please come back again) - lee yejoon (이예준) lyrics
- nicki minaj - tisakorean lyrics
- moses jr. - moses kabuswe lyrics
- led - auser132002 lyrics
- pistacc - designerica, pljugica & lacku lyrics
- cost of life - tim hicks lyrics
- femboy moan type beat freestyle - 2oodark lyrics
- just to get by - joe butler (2) lyrics
- overdue - lil ricefield lyrics