
ĉe kafotablo - inspiro lyrics
[teksto de “ĉe kafotablo” ft. inspiro]
[strofo 1]
venu nun, samideanoj
regu harmoni’
plenkreskuloj kaj infanoj
kolektiĝu vi
ĉirkaŭante tablon
montru la kapablon
manĝi, trinki, kaj konvinki
korojn sen ebri’
manĝi, trinki, kaj konvinki
korojn sen ebri’
[strofo 2]
jam delonge en la koro
malsategis ni
al la bela festa horo
celis, batis ĝi
bona estas kafo
akvo en karafo
teo varma estas ĉarma
ĉu konsentas vi?
teo varma estas ĉarma
ĉu konsentas vi?
[strofo 3]
sed plej grava
ĉefa parto
cel’ de nia kor’
tamen estas la bonfarto
de la san*labor’
por la nia granda
granda esperanto
vivu, vivu esperanto
vivu en la kor’
vivu, vivu esperanto
vivu en la kor’
la*la*la*la la*la
la*la
la, la*la*la*la la*la
la*la*la
[eliro]
vivu, vivu esperanto
vivu en la kor’
Random Song Lyrics :
- chukwu monso - yinka okeleye lyrics
- l'homme qui a peur - magic system lyrics
- buzz buzz buzz - cadillacs lyrics
- bittersweet - carter reeves lyrics
- 4 real - ynw melly lyrics
- curiga - potret lyrics
- feel me - marie gomez lyrics
- the tracks of my tears - mike batt lyrics
- compartir - carla morrison lyrics
- pelangi usai hujan (wasowekete is a waluwa) (feat. abbey & zoe) - baim lyrics