
la ĉevaleto (2011) - jacques yvart lyrics
[teksto de “la ĉevaleto” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
ĉevalet’ tra la pluva mond’
besto blanka kun kuraĝo
ĝi galopis al horizont’
ni nur sekvis, ni nur sekvis
ĝi galopis al horizont’
ni nur sekvis ĝin — al front’
[strofo 2]
ĉiam for de la suna mond’
tre mizeris la pejzaĝo
kuris ĝi tra aŭtuna mond’
kiu sekvis, kiu sekvis
kuris ĝi tra aŭtuna mond’
kiu sekvis ĝin — al front’
[strofo 3]
tamen flugadis kun volont’
portis knabojn de l’ vilaĝo
en kampar’ pluvis nigra ond’
ni nur sekvis, ni nur sekvis
en kampar’ pluvis nigra ond’
ni nur sekvis ĝin — al front’
[strofo 4]
kaj la ĉar’ sekvis en respond’
belan voston en sovaĝo
tiam ĝi kuris kun volont’
ĉar ni sekvis, ni nur sekvis
tiam ĝi kuris kun volont’
ĉar ni sekvis ĝin — al front’
[strofo 5]
iam ĝi en ĉi pluva mond’
mortis malgraŭ paca saĝo
pro blankfulma ĉiela font’
dum ni sekvis, dum ni sekvis
pro blankfulma ĉiela font’
dum ni sekvis ĝin — al front’
[strofo 6]
mortis ĝi en pluvtrempa mond’
ĝi do vivis kun kuraĝo
al ĝi mankis printempa mond’
kiu foris, kiu foris
al ĝi mankis printempa mond’
kiu foris eĉ — en front’
Random Song Lyrics :
- love spark - carlos alcázar taehyung lyrics
- drugz (pt. 2) - vad zev lyrics
- ruin my life - ryan trey lyrics
- beluga adventure - riot (edm) lyrics
- sle3h - dj hk lyrics
- spitting image - the ophelias lyrics
- get me numb, give me love - emo fruits lyrics
- the maker of them all - guy penrod lyrics
- here again - janejoymusic lyrics
- time - kj apa lyrics