
la invito por vojaĝo - jacques yvart lyrics
[teksto de “la invito por vojaĝo” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
filin*fratineto
sonĝu pri kvieto
kunvivi en for’ azila
kaj ami sen zorgo
nur ami ĝis morto
en lando al vi simila
tra ĉiel*vualo
la suno per palo
revigus min pri la ĉarmoj
de via okulo
perfida, kun brulo
mistera, pro lum’ tra larmoj
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 2]
la meblojn ĉe l’ muro
briligus poluro
de jaroj en nia ĉambro
miksiĝus odoroj
de raraj sud*floroj
al la svaga spir’ de l’ ambro
ornam’ en abundo
speguloj sen fundo
la pomp’ oriente sorĉa
en ĉio al koro
parolus sonoro
de l’ patra pralingvo dolĉa
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 3]
sur ĉiu k*n*lo
jen dormas ĝangalo
de ŝipoj kun mar*vagemo
por esti la iloj
de viaj deziroj
alvenis de l’ mond*ekstremo
ĉe suno*subfalo
vestiĝas al valo
al la tuta urb’, al ondo
hiacinto kaj oro
ekdormas en gloro
de varma lum*klar’ la mondo
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
Random Song Lyrics :
- weather and wars (acoustic) - abandoning sunday lyrics
- silence brings us home - irra's one lyrics
- träsh tälk - lil gücci snakes lyrics
- angel - 山下達郎 tatsuro yamashita lyrics
- lost - nick camryn lyrics
- my grown-up christmas list - donny osmond lyrics
- frases - frank t lyrics
- jos elämä ois helppoo - haloo helsinki! lyrics
- the bridge - marc gunn lyrics
- riva - iacampo lyrics