
la tempo de l' ĉerizoj - jacques yvart lyrics
[teksto de “la tempo de l’ ĉerizoj” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
kiam kantos ni pri l’ temp’ de l’ ĉerizoj
kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
festados sen fino
ebrios pro ĝoj’ ĉiu belulino
en amanta kor’ ekbrilos sunperl’
kiam kantos ni pri l’ temp’ de l’ ĉerizoj
fajfados kun glor’ la mokanta merl’
[strofo 2]
sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉerizoj
jes, kiam dum revo plukas duop’
rubenojn por oreloj
ĉerizoj de l’ am’ kun samvestaj ŝeloj
falantaj de l’ arb’, jen sanga sirop’
sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉerizoj
jes, kiam koralon plukas duop’
[strofo 3]
kiam vivos vi en temp’ de l’ ĉerizoj
se ektimas vi pro la amĉagren’
evitu knabinojn
ĉar ne timas mi kruelajn destinojn
nе vivos mi sen iama korprem’
kiam vivos vi en tеmp’ de l’ ĉerizoj
ja suferos vi pro la amĉagren’
[strofo 4]
ĉiam amos mi tempon de l’ ĉerizoj
ĉar de tiu temp’ mi gardas en kor’
vundegon sangantan
kaj tiun doloron kun plor’ vivantan
ĉe fortun’ ne povos ĝin preni for
ĉiam amos mi l’ tempon de l’ ĉerizoj
ĉar ĝin por memor’ mi gardos en kor’
Random Song Lyrics :
- el que sabe, sabe - tego calderón lyrics
- trophies (remix) - handlelife lyrics
- days of our lives - jigztheflyer lyrics
- wie man es auch dreht - joris lyrics
- in no time at all/a moment with you - stephen sondheim lyrics
- la musica sinfonica - baustelle lyrics
- game over - kazaky lyrics
- disco shit - paul scotti lyrics
- erste liebe - samy deluxe lyrics
- bashed - yung rice lyrics