
furzoj iam kaj nun - ĵak le puil lyrics
[teksto de “furzoj iam kaj nun” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
iam estis reĝa sorto
ke tuj estis leĝa vorto
por ni, kiam sur la trono
ekaŭdiĝis furza sono
sed ĉe la sama delikto
nin atendis tuj verdikto
[rekantaĵo]
nun ni furzas reciproke
tutlibere laŭepoke
post la tim*aŭtoritatoj
nun la rajt’ de demokratoj
post la tim*aŭtoritatoj
nun la rajt’ de demokratoj
[strofo 2]
iam generala vorto
por soldatoj estis morto
ni obeis al ordono
eĉ de fi*napoleono
kaj militis kontraŭvole
nur pro la ordono sole
[rekantaĵo]
nun ni pafas reciproke
tutlibere laŭepoke
venis post la ĉefsoldatoj
nun la rajt’ de demokratoj
venis post la ĉefsoldatoj
nun la rajt’ de demokratoj
[strofo 3]
iam fraŭdis por eksporto
fajfis tute pri la sorto
de proletoj la patrono
sidis sur la mono*trono
sed se ŝtelis la proleto
lin arestis policeto
[rekantaĵo]
nun ni fraŭdas reciproke
tutlibere laŭepoke
post la mastraj ekspluatoj
nun la rajt’ de demokratoj
post la mastraj ekspluatoj
nun la rajt’ de demokratoj
Random Song Lyrics :
- get u off - lxlita lyrics
- udd chala - taba chake lyrics
- luv myself - kvi baba lyrics
- here she falls again - yannis beltekas lyrics
- the ice-cream man - duke special lyrics
- may bukas pa - leo valdez lyrics
- yaka - etolubov lyrics
- свет звезд (starlight) - замай (zamay) lyrics
- nike and uzi - neves17 lyrics
- not that cool - lex & t-low lyrics