
mi estas - ĵak le puil lyrics
[teksto de “mi estas” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
mi estas pokalo de belpoezio
mi estas martelo de ver’
mi estas fontano de versfantazio
potenca liber’
potenca liber’
mi estas modesta, sen celo je nomo
mi estas fluganta la vent’
mi estas de floroj flosanta aromo
ribela torent’
ribela torent’
mi estas realo
mi estas fantomo
mi estas de l’ am’ sakrament’
mi estas animo kaj koro de l’ h0m*
rapida moment’
rapida moment’
mi flugas tra l’ mondo
kaj ĉiuj min kantas
mi flugas per kanto*flugil’
mi flugas fajrere kaj flamdiamantas
en koroj per tril’
en koroj pеr tril’
mi celas ne famon
mi celas nе nomon
mi celas ne brilon de l’ or’
mi celas ne laŭrojn, nek bardan diplomon
nek pompon de l’ glor’
nek pompon de l’ glor’
mi kreas por krei
sen ia kromcelo
mi kreas poemon el kor’
mi kreas per ĝi monumenton de l’ belo
en versa kolor’
en versa kolor’
Random Song Lyrics :
- imperium - stim (jordan rys & ben waldee) lyrics
- a good time pushed - kim deal lyrics
- satellite - leonardo visioli lyrics
- longe - paulo gonzo lyrics
- flicker - keelan mak lyrics
- keep going - ultravialit lyrics
- on the roof - franck lyrics
- at the lakeside - lola murphy lyrics
- etapas oscuras - bby demon lyrics
- not a pop song - forget brennan lyrics