
la vivo rozas - joëlle rabu lyrics
[teksto de “la vivo rozas” ft. joëlle rabu]
[enkonduko]
la, la*la la, la*la*la
la*la, la*la, la*la
la la ha
[strofo 1]
okuloj liaj – jen delir’
kiel rezisti al ridet’
de tiu korvibriga vir’
kun kiu eblas nure ced’
[rekantaĵo]
se li ĉirkaŭbrakas min
kaj diras: “amatin'”
por mi la vivo rozas
amon fl*stras lia buŝ’
kun sorĉo kaj kortuŝ’
jes, kvankam li nur prozas
[strofo 2]
mi nun plenas je la riĉ’
de rava amfeliĉ’
kaj tion nur li kaŭzas
li estas mia, mi lia dum viv’
tion promesis li por tuta vivo
ja sufiĉas mirrigard’
perdiĝas la singard’
en koro*ard’
[ponto]
ni amas nokte ĝis plen*sat’
feliĉas firme kiel rok’
la vivo gvidas nin kun glat’
plezur*ebrie ĝis sufok’
[rekantaĵo]
se li ĉirkaŭbrakas min
kaj diras: “amatin'”
por mi la vivo rozas
amon fl*stras lia buŝ’
kun sorĉo kaj kortuŝ’
jes, kvankam li nur prozas
[strofo 3]
mi nun plenas je la riĉ’
de rava amfeliĉ’
kaj tion nur li kaŭzas
li estas mia, mi lia dum viv’
tion promesis li por tuta vivo
ja sufiĉas mirrigard’
perdiĝas la singard’
en koro*ard’
la*la la, la*la*la
la*la la, la*la*la
en koro*ard’
Random Song Lyrics :
- payong kaibigan - noel cabangon feat. curtismith lyrics
- life stages - aaron malone lyrics
- muero de ganas - kevin ruano lyrics
- isolation (part 1) - aaron malone lyrics
- right here - rotimi lyrics
- noite - luis otávio feat. marcelo camelo lyrics
- smou7at - toto el grande lyrics
- perfidy - aaron malone lyrics
- go out and get some (get it out'cha system) - millie jackson lyrics
- razor blade - noah guthrie lyrics