
mi sopiras (2012) - ĵomart kaj nataŝa lyrics
[teksto de “mi sopiras” ft. ĵomart kaj nataŝa]
[strofo 1]
mi sopiras kiam vi forestas
mi malbonas kiam vi apudas
ie restis niaj gajaj festoj
kiel hela kaj foira budo
[rekantaĵo]
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sentoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hejmon havas ni
hotelon
[instrumenta]
[strofo 2]
vi silentas, vi senvorta estas
nur rideto la vizaĝon ludas
ĉu sopiras vi se mi forestas?
ĉu malbonas kiam mi apudas?
[rekantaĵo]
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sentoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hеjmon havas ni
hotelon
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sеntoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hejmon havas ni
sed ne hejmon havas ni
sed ne hejmon havas ni
hotelon
[eliro]
sed ne hejmon havas ni
sed ne hejmon havas ni
sed ne hejmon havas ni
hotelon
hotelon
hotelon
hotelon
hotelon
Random Song Lyrics :
- dangerously in love - p. pathak lyrics
- hawk eyes - leopold and his fiction lyrics
- lord of lies - helslave lyrics
- rapper satanico - clauneck sixxx lyrics
- só você - vanusa lyrics
- kpokom (feat. oxlade) - brainee lyrics
- zamieć - jarun lyrics
- go the distance - bankroll freddie lyrics
- i will rise (goal digger) - jenny lola lyrics
- minds - tmjt lyrics