
la simiulo - jomo (fra) lyrics
[teksto de “la simiulo” ft. jomo]
[strofo 1]
simiulo ne laboras plu
familion perdis
fuĝis de vilaĝ’
li loĝas en urb’
ne plu en arbar’
foriris amikoj kaj ankaŭ la saĝ’
li timigas la maljunulojn
en la malhelo de la stratetoj
li ne timas la ĝendarmojn
ilin atendas en kvieto
la vesperon tristas li
kaj fluas larmoj al okul’
li ofte ploras en mallum’
ĉar li ne estas feliĉul’
[rekantaĵo]
kaj oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
[strofo 2]
la simiulo amas nun
iun filinon de ĝentleman’
ĉu kuraĝa estos li
ĝis la peto de la man’?
senpetaligas li lekanton
la lekanteton kaj la bananon
li sentas, ke li freneziĝos
se restas sola en kabano
la vesperon tristas li
kaj fluas larmoj el okul’
li ofte ploras en mallum’
ĉar li ne estas feliĉul’
[rekantaĵo]
kaj oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
jes, oni aŭdas dum la nokt’
ke ploras simiulo
oni aŭdas, ho ho ho
Random Song Lyrics :
- sweet 69 (demo version) - babes in toyland lyrics
- talk - for you the moon (band) lyrics
- i c y unofficial audio {unfiltered/sample/freestyle version} - camio lyrics
- pitomba pitombeira - alceu valença lyrics
- juntos y orgullosos (mundial de clubes qatar 2020) - san nicolas deluxe lyrics
- сколько тебе лет? - albo est lyrics
- sıkıntı stres - organize lyrics
- lift - shatta wale lyrics
- little miss sunshine - hannah kathleen lyrics
- te ver bailar - kaya na gandaia lyrics