
ardas havena vivo - kajto lyrics
Loading...
ardas havena vivo (vivo, vivo)
laŭtas tumulta aktivo (aktivo, aktivo)
movas sin formoj, fumoj
buntas kostumoj, lumoj
ridas la mevorandoj
bluas ĉielo, ondoj
dancas sennombraj ŝipoj
ĝojas maristaj skipoj
bele somero varmas
en la haveno svarmas
fiŝoj jen brile oraj
h0m-j nur bonhumora
tra la foiraj budoj
kuras la bubaj ludoj
klaĉas la dommastrinoj
fluas bieroj, vinoj
sur la najbara strando
flirtas junula bando
flikas olduloj lerte
retojn plekt-tajn sperte
kun harmonio, akordoj
vibras muzikaj kordoj
spiras akordeono
kantas kun gurdo fono
buntas kostumoj, lumoj
movas sin formoj, fumoj
laŭtas tumulta aktivo
ardas havena vivo
Random Song Lyrics :
- my moment - jt kidd lyrics
- hot mess (sergej gorn remix) - chromeo lyrics
- quarante-cinq - scoop & j.keuz lyrics
- i'm just your yesterday (feat. cher) - georgia holt lyrics
- story and her - black milk lyrics
- emakhaya - mlindo the vocalist lyrics
- had to - william preat lyrics
- dr phil - roffe ruff lyrics
- somebody's baby (a/c mix) - pat benatar lyrics
- nissan sunny 92 - karim alger lyrics