
baleno - kajto lyrics
[teksto de “baleno” ft. kajto]
petrole kaj ĝoje fendas la ondojn
korpo fleksebl’ en la mond’ sen kompar’
plonĝante, ludante, la voston svingante
vivĝuas baleno en la vasta mar’
vere imponas la granda mamulo
ĝi ŝajnas la oceana regant’
venk*nt* finfine, la h0m* obstine
daŭrigas batali kontraŭ la margigant’
kiam krias baleno, la akvo turbulas
kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar’
sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
kaj la lastan balenon (lastan balenon)
la lastan balenon (la plej lastan balenon)
atendos harpun’ de la hom’, la barbar’
kiam femalo deziras la amon
ĝi logas partneron per sia kant’
sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
preventas renk*nt*n kun vira amant’
ŝipoj kolosaj mortigas harpune
la beston plej grandan en la natur’
dе tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
balenolеon ili kunportas nur
kiam krias baleno, la akvo turbulas
kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar’
sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
kaj la lastan balenon (lastan balenon)
la lastan balenon (la plej lastan balenon)
atendos harpun’ de la hom’, la barbar’
se tio daŭras balen’ baldaŭ estos
sekvanta viktimo en trista seri’
ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
novan katastrofon per agado de ni
kiam krias baleno, la akvo turbulas (kiam krias baleno)
kaj kiam ĝi mortas, koloriĝas la mar’ (kululu)
sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas (ni ĉiam manipulas)
kaj la lastan balenon (kaj la lastan balenon)
la lastan balenon, la plej lastan balenon
atendos harpun’ de la hom’, la barbar’
Random Song Lyrics :
- electricity - manana lyrics
- your beautiful self - land of talk lyrics
- hitlers and churchills - the rebel (uk) lyrics
- who ducking? - lezone lyrics
- car ad - yabadum lyrics
- facts - lo money lyrics
- the unspoken hero - no name faces lyrics
- 踊ろよ、フィッシュ (odoro yo, fish) - 山下達郎 (tatsuro yamashita) lyrics
- fighter not a lover - shutups lyrics
- aquarelle - ry's (fra) lyrics