
kiel la tero belas - kajto lyrics
[teksto de “kiel la tero belas” ft. kajto]
[rekantaĵo]
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
kiel la tero belas
eĉ se ne ĉio helas
eĉ se ne ĉio glatas
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 1]
malgraŭ la militoj, multaj forpelitoj
malgraŭ la monfrukto de la monda korupto
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 2]
malgraŭ fi*epoko, mortigitaj fokoj
malgraŭ la nutraĵoj kun kemiaĵoj
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 3]
malgraŭ la poluo, la tertremaj skuoj
malgraŭ la agaco pro virus*minaco
vivi sur la tero mi ŝatas
[rekantaĵo]
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
kiel la tero belas
eĉ se ne ĉio helas
eĉ se ne ĉio glatas
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 4]
pro la brilo suna, pro la pejzaĝo duna
pro la tagiĝo malva, pro la luno kalva
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 5]
pro infana rido, pro la hunda ido
pro la blua ĉielo, pro la dolĉa mielo
vivi sur la tero mi ŝatas
[strofo 6]
pro humana varmo, pro kompata larmo
pro frateca gesto, pro via ĉeesto
vivi sur la tero mi ŝatas
[rekantaĵo]
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
ho, ho, ho! ho, ho, ho!
kiel la tero belas
eĉ se ne ĉio helas
eĉ se nе ĉio glatas
vivi sur la tero mi ŝatas
vivi sur la tero mi ŝatas
vivi sur la tero mi ŝatas
Random Song Lyrics :
- the wheels on the bus - bert & ernie lyrics
- dizzy izzy - sophia kennedy lyrics
- for good - georgia merry lyrics
- suck this cock gavin - grant macdonald lyrics
- tha plot - nononono lyrics
- stay with you - tony reznik lyrics
- long hot night (halfway to certain) - the growlers lyrics
- interlude (isolation) - chris miles lyrics
- podnieś ręce - orzeu/matek lyrics
- i'm wit it - lil mouse lyrics