
mia koro estas birdo - kajto lyrics
[teksto de “mia koro estas birdo” ft. kajto]
[strofo 1]
mia kor’ estis birdo, birdo sovaĝa
ĝi sopiris al aventur’ kaj sendependec’
misteraj vibroj venis al ĝi el la malproksimo
kun promesoj de memstarec’, sukces’ kaj aprec’
[strofo 2]
mia kor’ estis birdo, ĝi pretis vojaĝi
ĝi atendis la momenton por ekvagi tra la aer’
sopirante ĝi flugos super maroj, montaroj
allogate de voĉoj kun promes’ de prosper’
[rekantaĵo]
ho, lasu min flugi malproksimen
ŝvebante sur nuboj kaj vent’
preter horizontoj kaj limoj
sekvante la vojon de mia temperament’
[strofo 3]
mia kor’ estas birdo, vojaĝante ĝi trovis
sekuran vivon, plenan je certec’, kvietec’
sed nun pli ol tio, ĝi sopiras al beleco kaj amo
al signoj de afablec’, honestec’, unuec’, amikec’
[rekantaĵo]
ho, lasu min flugi malproksimen
ŝvebante sur nuboj kaj vent’
preter horizontoj kaj limoj
sekvante la vojon de mia temperament’
[instrumenta]
[rekantaĵo]
ho, lasu min flugi malproksimen
ŝvebante sur nuboj kaj vent’
preter horizontoj kaj limoj
sekvante la vojon de mia temperament’
[rekantaĵo]
lasu min flugi malproksimen
ŝvebante sur nuboj kaj vent’
preter horizontoj kaj limoj
sekvante la vojon de mia temperament’
sekvante la vojon de mia temperament’
Random Song Lyrics :
- anchor for your soul - charles billingsley lyrics
- i keep my hands sanitized - yung ulcer lyrics
- reality deal - hilig4t lyrics
- want sum - rawest tjay lyrics
- the best - xay hill lyrics
- die outside (live) - wild pink lyrics
- 27 horses - tmm lyrics
- mr everybody - gene farris lyrics
- wann ist das passiert - kerstin ott lyrics
- cơn sóng - dmyb lyrics