vilja-kanto - kateřina kudlíková lyrics
[teksto de “vilja*kanto” ft. kateřina kudlíková]
[strofo 1]
jen vivas la vilja, arbara feino
ĉasisto en rokklifoj mirvidas ŝin
li tremas, doloras l’ animo en li
l’ okuloj ne povas forturni de ŝi
nekonata skuo kaptas la ĉasiston ĝis la fund’
en sopir’ ĝemas li kun korovund’
[rekantaĵo]
vilja, ho, vilja, arbara fein’
kisu min, estu al mi amatin’
vilja, ho, vilja, mistera la hor’
tiru min al via kor’
[pianosoloo]
[rekantaĵo]
vilja, ho, vilja, mistera la hor’
tiru min al via kor’
[strofo 2]
firmprenas la knabon ŝi tuj per la man’
kaj tiras lin for al la roka kaban’
konscion li perdas en brak’ de l’ fein’
ĉar tiel ne amas de l’ tero knabin’
sed post amfeliĉ’, ŝi fuĝas kvazaŭ estis nur fantom’
plendas, ve, korrompita juna hom’
[rekantaĵo]
vilja, ho, vilja, arbara fein’
kisu min, estu al mi amatin’
vilja, ho, vilja, mistera la hor’
tiru min al via kor’
[pianosoloo]
[rekantaĵo]
vilja, ho, vilja, mistera la hor’
tiru min al via kor’
tiru min al via kor’
Random Song Lyrics :
- things fall apart - fantasy camp lyrics
- what if - minority 905 lyrics
- nti nakara ou galbak khaine - cheb hasni lyrics
- wild - "rhymemaster" charlie g lyrics
- um samba no bexiga - adoniran barbosa lyrics
- truth or dare - matt dahan lyrics
- sexo al amanecer - jean & alex lyrics
- dolor de cabeza / no, ya no. - ihatestik lyrics
- does the shoe fit? - mizury mize lyrics
- the return - leech lyrics