
mozaiko (akustika versio) - kjara lyrics
[teksto de “mozaiko (akustika versio)” ft. kjara]
[strofo 1]
purpur’ kaj blu’
verd’ arbara, kupra
kaj ruĝa venecia
angul’, vidpunkt’
kaj perspektivo varianta nun
[strofo 2]
ni malfidemas tiel forte
kaj timeme pri la estontec’
vide al vi
retrovas parton eĉ mi
de mondo kiu daŭras plu
jen mozaiko floras
[rekantaĵo]
ni estas la parto plej bona de nia universo kiu ŝajnas disfali
ni estas la salto kiu brulas asfalte kaj lasas polvon surtere
jen kunpartigo, jen mia mantro de amo
memorigindas livido rakonta, vive verkenda kaj kune
[strofo 3]
jen alkemio de ekvilibroj
ruĝfadene ire sur la voj’
vide al vi
retrovas parton eĉ mi
de mondo kiu daŭras plu
jen mozaiko floras
mozaiko floras
mozaiko floras
jen mozaiko
[rekantaĵo]
ni estas la parto plej bona de nia universo kiu ŝajnas disfali
ni estas la salto kiu brulas asfalte kaj lasas polvon surtere
jen kunpartigo, jen mia mantro de amo
memorigindas livido rakonta, vive verkenda kaj kune
[pianosoloo]
[post*rekantaĵo]
kontraŭvalore dum tago disfala
predo fariĝanta ĉasanto
herbej’ disflora eĉ ekstersezona
jen kunpartigo kaj persistemo
krias mia mantro kaj ripet*ripete
krias mia mantro kaj ripet*ripete
krias mia mantro kaj ripet*ripete
kaj krias mia mantro kaj ripet*ripete
krias mia mantro kaj ripet*ripete
krias mia mantro kaj ripet*ripete
kaj krias mia mantro
Random Song Lyrics :
- typie - kaen lyrics
- unmapped darkness - seven spires lyrics
- prayers of a dogmatist - i was eros lyrics
- who gets the cows? - dog and fox lyrics
- la vida - mas lyrics
- verve - asaad & jetlag lyrics
- chalky milk - the plastic noodles lyrics
- hooligan - leroy biggs lyrics
- resumes - josh leblanc lyrics
- xia ke xing (侠客行) - kris wu lyrics