
tielas vivo - kore (fra) lyrics
[teksto de “tielas vivo” ft. kore]
[strofo 1]
jen fieras mi humile
ŝin vidas mi profile
plej bela ŝi staras, kun manoj siaj
sur la rondiĝanta nesto
plej gracie, li plenigas vivon al ŝi
el la ventro jam instigaj signoj
funde plej senteme
[rekantaĵo]
tielas vivo
ekvivas nia ido
en sia krizalido
permane lin renkontis mi
ĉion de ni ellernis li
nur per kareso
[strofo 2]
en pleja kaoso de l’ mondo
ĉu bebo signifas respondon?
promeson de l’ saĝec’, pli fortas amo
ene de korpa vartejo
plej gracie, li plenigas vivon al ni
en silento jam intima gasto
dolĉe plej akceptе
[rekantaĵo]
tielas vivo
ekvivas nia ido
en sia krizalido
permane lin rеnkontis mi
ĉion de ni ellernis li
[rekantaĵo]
tielas vivo
ekstrebas alvenonto
por lula amrak*nt*
fabele nin revigas li
ho, kio ĝojiga pli
por eterneco
[instrumenta]
[rekantaĵo]
tielas vivo
ekvivas nia ido
en sia krizalido
permane lin renkontis mi
ĉion de ni ellernis li
[rekantaĵo]
tielas vivo
ekstrebas alvenonto
por lula amrak*nt*
fabele nin revigas li
ho, kio ĝojiga pli
por eterneco
por eterneco
Random Song Lyrics :
- cos'è - muko (ita) lyrics
- teräksen varjo - teräsbetoni lyrics
- main theme - john williams lyrics
- better - the basics lyrics
- hay algo allá afuera - laley lyrics
- the fever - sanne salomonsen lyrics
- peter pan - dumboy lyrics
- 'til you - josephine oniyama lyrics
- by your side - zaqq lyrics
- nunca es tarde - barilari lyrics