
vivo-riske - kore lyrics
pelas aŭton sen hezit’
hurla bruo dinamit’
bola fumo eŭforio
fariĝas via tragedio
veturo en ruĝega zono
veturo per ŝose-demono
panelaj nadloj de motoro
vin ekscitas ĝis furoro
nur kaprico, ne pli
odoro de l’ angoro
vivo-riska sensaci’
provokas ĝis fatala hor’
iras vi laŭ la ŝoseo
sen trafiklumoj, sen paneo
la vojpaga bariero
ĝin vi evitos, kia leĝero
nur defio, ne pli
en horo de l’ furoro
vivo-riska sensaci’
provokas ĝis fatala hor’
leĝere vi veturis
tiel ne eblas plui
pli kaj pli domaĝon
provokis vi, nur vi
danĝere vi veturis
tiel ne eblas plui
pli kaj pli domaĝon
provokis vi, nur vi
vi iris transen de la limo
kurbiĝo igis vin viktimo
kuracoj nadloj de doktoro
vin iritas, kia doloro
lantas aŭto sen ekscit’
korpon kaptis nun rigid’
nun sen vetoj, sen defio
dispeciĝis viv’ de vi
nur frenezo, ne pli
en nokto de l’ angoro
nur frenezo sen raci’
nun restas nur vanta memor’
leĝere vi veturis
tiel ne eblas plui
pli kaj pli domaĝon
provokis vi, nur vi
Random Song Lyrics :
- the boys gang - euphør1a lyrics
- all things change - ralph mctell lyrics
- just what i do - dallas holm lyrics
- tiran y tiran - defcom lyrics
- sink - american bandit lyrics
- minuit pile - ibra kta lyrics
- the interlude that never ends (reimagined) - prod. killa r.s lyrics
- netkhayel - l7or الحر lyrics
- some people's lives - michele pillar lyrics
- parfait déséquilibre - amir (fra) lyrics