
dio, mi petas vin - manno montanna lyrics
[teksto de “dio, mi petas vin” ft. manno montanna]
[strofo 1]
dio, mi petas vin
pri la futur’ ne lasu min indiferenta
kaj la forpelitoj havu ŝancon
travivadi en kulturo diferenca
[strofo 2]
dio, mi petas vin
pri la dolor’ ne lasu min indiferenta
kaj la velkiganta morto ne min trovu
neniofara, pigra kaj nekompetenta
[strofo 3]
dio, mi petas vin
pri la maljust’ ne lasu min indiferenta
kaj neniu frapu mian vangon
sen antaŭe min deklari malkonsenta
[strofo 4]
dio, mi petas vin
pri la milit’ ne lasu min indiferenta
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l’ popolo pacosenta
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l’ popolo pacosenta
[instrumenta]
[strofo 5]
dio, mi petas vin
pri la trompad’ ne lasu min indiferenta
kaj se perfidulo iujn venkas
ili trovu kiel lin sentigi penta
[strofo 6]
dio, mi petas vin
pri la futur’ ne lasu min indiferenta
kaj la forpelitoj havu ŝancon
travivadi en kulturo diferenca
[strofo 7]
dio, mi petas vin
pri la milit’ ne lasu min indiferenta
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l’ popolo pacosenta
estas ĝi giganta monstro kiu tretas
la naivon de l’ popolo pacosenta
Random Song Lyrics :
- ego-death - lil fix lyrics
- you - echol remix lyrics
- slash yo face - zchronik lyrics
- book bag - mac hefner lyrics
- by tomorrow - lune (us) lyrics
- it sucks - sean kennedy lyrics
- tu y yo - franciskao el diex lyrics
- blare - drug dealer - whosblare lyrics
- luke is in the desert - palette-swap ninja lyrics
- qubula ziyasha - bakhothe mzee lyrics