
ĉampano - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “ĉampano” ft. manŭel]
[strofo 1]
ĉampano por tostad’ al renk*nt*
kun vi, jam propriet’ de alia
okazis post ies invito
ni iru ĉiuj festi en hejmon mian
[strofo 2]
apenaŭ la festen’ komenciĝis
sendrinke mia kapo turniĝis
ĉirkaŭe jam nenio plu gravis
rigardoj miaj nur celis sekvi vin
[strofo 3]
ĉu povas mi akompani vin hejmen?
preteksto tre b*n*la por resti iom sola mi kun vi
kaj poste forĵeti ĉiujn timojn, vin ami simple tiel
l’ unuan fojon, la lastan
[strofo 4]
ĉampano: por ni dolĉa sekreto
pri amo kulpa, malpermesata
nun restas nur ĉi glaso malplena
dolora, forĵetinda rememor’
[instrumenta]
[strofo 5]
ĉampano: por ni dolĉa sekreto
pri amo kulpa, malpermesata
nun restas nur ĉi glaso malplena
dolora, forĵеtinda rememor’
[strofo 6]
mi scias, ke vi min rigardadas
ĉar al vi ŝajnas strangе tostadi sen virina kunestad’
sed mi, mi devas celebradi la finon de la amo
do, kelnero, ĉampanon!
Random Song Lyrics :
- imaginary friends - dandi lyrics
- blood - lynch lyrics
- frauds - cadell lyrics
- в розовом поло - yung lev lyrics
- stay woke - je skido lyrics
- kamu harus tahu - jaluz lyrics
- обнимашки - big day lyrics
- quando stiamo bene - zibba feat. elodie (prod. mace) lyrics
- asheghi yani hamin - reza shiri lyrics
- der godi kehrli - berner trouvères lyrics