
la dom' de l' naskiĝanta sun' - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “la dom’ de l’ naskiĝanta sun'” ft. manŭel]
[strofo 1]
ekzistas dom’ en novorlean’
nomata „l’ naskiĝanta sun’”
estis tie de junuloj mil la ruin’
eĉ por mi, sen honto, sen pun’
[strofo 2]
tajloro estis panjo
ŝi kudris por mi novan ĝinzon
kaj estis kartludisto paĉjo
tie, en novorleano
[strofo 3]
jam nur bezonas la kartludist’
kofron kun ludkartoj, vestaĵoj
kaj fariĝas feliĉa por li la ekzist’
nur se abundas drinkaĵoj
[gitarsoloo]
[strofo 4]
patrinoj, do, admonu
la filojn viajn nun
ke l’ vivon ili ne forbrulu
en la dom’ de l’ naskiĝanta sun’
[strofo 5]
mi sidas jam sur trajno
min vokas novorleano
al la esper’ pri luda gajno
min ligas la kateno
[strofo 6]
jes, estas dom’ en novorlean’
nomata „l’ naskiĝanta sun’”
estis tie de junuloj mil la ruin’
eĉ por mi, sen honto, sen pun’
eĉ por mi, sen honto, sen puno
Random Song Lyrics :
- корова (cow) - убийцы crystal (killers crystal) lyrics
- it ain't like that - live 1992 - alice in chains lyrics
- peri cintaku - ziva magnolya lyrics
- souvenir - arrezzia menendez lyrics
- rango - drifaygo lyrics
- we are yun - ntc youngwerkk lyrics
- new world - ゆいかおり (yuikaori) lyrics
- dream wanderer - left lane didon lyrics
- anxiety/uncertainty. - jaxson power lyrics
- river of tears - christopher cross lyrics