
la fremdul' - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “la fremdul'” ft. manŭel]
[strofo 1]
kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’, migranta jud’
kun harar’ mia en la vent’
helblua estas la okul’
ĉiam aspektas mi revul’
elrevigita en real’
kun mia mano de ŝtelist’
de senhejmul’, de muzikist’
mi ofte rabis en ĝarden’
multege trinkis mia buŝ’
kisis kaj mordis mi per dent’
ĝis la malsat’ nenia venk’
[strofo 2]
kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’, vaganta jud’
eta ŝtelist’ kaj vagabond’
multe sin banis mia haŭt’
en la somera, varma sun’
en lito dolĉa de fraŭlin’
mirinde sciis mia kor’
tre suferigi post dolor’
sed ĉio sen revoluci’
sen ia sav’ por la anim’
sen ŝanco al la paradiz’
kaj еĉ al la purgatori’
[instrumenta]
[strofo 3]
kun vizaĝ’ mia de fremdul’
greka paŝtist’, migranta jud’
kun harar’ mia еn la vent’
mi venos, mia kaptitin’
vivplena font’, ĝemelanim’
kaj trinkos je via junec’
ja estos mi via revul’
aŭ via princ’, adoleskul’
laŭ via plaĉo kaj elekt’
el ĉiu tago faros ni
tutan eternecon da am’
kiun ĝismorte vivos ni
el ĉiu tago faros ni
tutan eternecon da am’
kiun ĝismorte vivos ni
Random Song Lyrics :
- everyday - official_don_lee lyrics
- remains - meow!cat lyrics
- kiss of the thorn - tortured soul (band) lyrics
- weisst du noch? - liont & kayef lyrics
- no pain no gain - niro lyrics
- ducks on a pond - the incredible string band lyrics
- da paura - i miei migliori complimenti lyrics
- l'epoca del presidente - giovanni block lyrics
- false revelation - massacre lyrics
- lo que tu alma esconde - camilo sesto lyrics