
la tango de l' rozoj - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “la tango de l’ rozoj” ft. manŭel]
[strofo 1]
tie, en la ĝarden’ de rozoj
naskiĝis granda amo
okazis kisoj, aŭdacaj tuŝoj
kaj la frenezo de la pasi’
„amu min” ŝi fl*stras arde
kaj la deziro tremigas ŝin
dum ŝvebas, en mallum’
de rozoj la parfum’
[rekantaĵo]
amu min, kisu min kun pasio
prenu min kaj stringu min kun ardo
pluku min, similas mia vivo floron
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi
[strofo 2]
poste, venis malĝoja tago
finiĝis tiu amo
samkiel rozo de frost’ mortinta
kies parfumo ne ŝvebas plu
en ĝardeno sen plu rozoj
ŝi konsumiĝas en malesper’
plorante pro ĉagren’, dum ehas la refren’
[rekantaĵo]
amu min, kisu min kun pasio
prenu min kaj stringu min kun ardo
pluku min, similas mia vivo floron
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi
[rekantaĵo]
amu min, kisu min kun pasio
prenu min kaj stringu min kun ardo
pluku min, similas mia vivo floron
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi
pluku min, similas mia vivo floron
ĝi frue floras, frue velkas: jen amo mia por vi
Random Song Lyrics :
- sunburst - lobash lyrics
- nine fifteen (curious kontrol remix) - diamond eyes lyrics
- dark night of the soul - godman lyrics
- clouds - remember the moment lyrics
- my unintended - peter hammill lyrics
- versos - dórémifad lyrics
- yay - moumoon lyrics
- kamasutra - zettabyte lyrics
- when i sleep (dutd version) - mansions (rock) lyrics
- woke - braydentv lyrics