
la transferkurtena koramikino - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “la transferkurtena koramikino” ft. manŭel]
[strofo 1]
iam havis mi koramikinon
trans la ferkurtena landlimo
ni korespondadis kelke da jaroj kun ĝojo
niaj sentoj iĝis tre intensaj, naskiĝis amo granda
[strofo 2]
estis bona trejnado por novlernanto
de l’ internacia lingvo esperanto
fine venis universala kongreso en ŝia lando
renkontiĝis ni, neglektis kongreson kaj mi memoras
[strofo 3]
pri la belaĵoj, kiun mi lernadis de ŝi
pasio kaj amo sur herbejo, sub lunradi’
kaj la nokto, kiam ni dormis sub stelkovrilo
[gitarsoloo]
[strofo 4]
vilaĝeto, domo tre modesta
gento ege ĉarma kaj honesta
ĉiuj ĝojis regali min per manĝaĵoj, drinkaĵoj
ŝinko aŭ fromaĝo, biero aŭ brando, sed mi forgesis
[strofo 5]
la guston kaj parfumon de ilia bonaĵ’
mеmoras mi nur la poezion en la verdaĵ’
kaj la fojon, kiam dеmetis ŝi la ĉemizon
[strofo 6]
perletere flugis varma sento
revis ni, ke venos la momento
kiam falos la ferkurteno, revivos libero
kaj, senbare, povos ni renkontiĝi kaj ĉiam resti kune
[strofo 7]
falas la mureg’ sed ŝi plu ne amas min
granda festo por ĉiuj, ne por mi en berlin’
la tuta mondo ĝojas, celebras la tuta homaro
sangas mia kor’, kolektas ruinaĵojn de nia amo
[strofo 8]
samtempe falis ŝia amo kaj la mureg’
ĉu povas forblovi ĉion de liber’ la venteg’
el virina koro? kolektas mi ruinaĵojn
[gitarsoloo]
[strofo 9]
samtempe falis ŝia amo kaj la mureg’
ĉu povas forblovi ĉion de liber’ la venteg’
el virina koro? kolektas mi ruinaĵojn
[gitarsoloo]
[strofo 10]
kie jam nun troviĝas tiu koramikin’?
la dezir’ de ŝiaj varmaj, dolĉaj kisoj, sen fin’
memorigos min pri mia amo perdita
[strofo 11]
kie jam nun troviĝas tiu koramikin’?
la dezir’ de ŝiaj varmaj, dolĉaj kisoj, sen fin’
memorigos min
Random Song Lyrics :
- no top 5 - dj clean 216 lyrics
- la faction - berti l'enfoiré lyrics
- na areia - nelson héffi lyrics
- cinderella - wittakloud lyrics
- lo mío - cocco lexa & kabasaki lyrics
- you must be mad - marine girls lyrics
- 愛してたの (aishite ta no) - yuka masuda lyrics
- w na sahran - ahmed kamel lyrics
- zaza - soulja boy lyrics
- spicchi di luna - huga flame lyrics