
mirindaĵo - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “mirindaĵo” ft. manŭel]
[strofo 1]
la veron mi diras, ke okazis al mi, nokte, sur ponto dum mi rigardis l’ akvon kun malbenita emo min ĵeti suben tuj
subite alproksimiĝis iu
ĉu anĝelo? tamen ŝajne nur pasanto
manprenis min dirante tion ĉi
[strofo 2]
„ho mirindaĵo! kaj kial ne rimarkas vi, ke nia mondo estas mirindaĵo?
ho mirindaĵo! eĉ la doloro via por vi fariĝi povos mirindaĵo
rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! oni inventis por vi la maron
ne estas vi malriĉa, posedas vi la sunon, la vivon, la amon”
[strofo 3]
„ho mirindaĵo! la koro de virino pulsanta nur por vi, ho mirindaĵo
la lumo de l’ mateno, la helpo de amiko, l’ rideto de infano
mirindaĵo, ho mirindaĵo”
[instrumenta]
[strofo 4]
„rigardu ĉirkaŭ vin: amason da donacoj! oni inventis por vi la maron
ne estas vi malriĉa, posedas vi la sunon, la vivon, la amon”
[strofo 5]
„ho mirindaĵo! la koro de virino pulsanta nur por vi, ho mirindaĵo”
la nokto jam finiĝis kaj mi pli dolĉa sentis la guston de la vivo
mirindaĵo, ho mirindaĵo, ho mirindaĵo, ho mirindaĵo
Random Song Lyrics :
- slow life - super furry animals lyrics
- sit still look pretty - hot and dayamn lyrics
- take it all - cave states lyrics
- temblando en la oscuridad - abraham mateo lyrics
- solens nya namn - tid lyrics
- here with me (feat. ross learmonth & christina rodo) - tim hendricks lyrics
- death of youth - departures lyrics
- love yourself - ed clarke lyrics
- warm up - nf lyrics
- velocidade - smith boy ha lyrics