
padeto - manŭel (ita) lyrics
[teksto de “padeto” ft. manŭel]
[strofo 1]
„caminito”, padeto laŭ kiu promeni kutimis ni mano en man’
nun mi venas je la lasta foj’ por rakonti pri mia malĝoj’
„caminito”, vi tiam parfumis de falĉitaj herboj kaj junkoj en flor’
baldaŭ iĝos mi ombro kaj nur de vi restos paliĝanta spur’
[rekantaĵo]
depost ŝia forir’, mi vivas en dolor’
„caminito” amika, ankaŭ mi iros for’
ŝi forlasis min kaj ne revenos plu
mi sekvos ŝiajn paŝojn: „caminito”, adiaŭ
[strofo 2]
„caminito” mi ĉiun vesperon feliĉa laŭiris vin kun amosent’
se hazarde ŝi tie repasos, ke mi ploris, al ŝi vi ne diros
„caminito” la dornaj rubusoj permane de l’ tempo jam nun kaŝis vin
volus fali mi ĉe l’ via rando kaj forviŝos la temp’ ankaŭ min
[rekantaĵo]
depost ŝia forir’, mi vivas en dolor’
„caminito” amika, ankaŭ mi iros for’
ŝi forlasis min kaj ne revenos plu
mi sekvos ŝiajn paŝojn: „caminito”, adiaŭ
ŝi forlasis min kaj ne revenos plu
mi sekvos ŝiajn paŝojn: „caminito”, adiaŭ
Random Song Lyrics :
- here i go again - country joe mcdonald lyrics
- h.i.p.h.o.p. - reks lyrics
- a satisfied mind - campbell glen lyrics
- loaded - boom boom satellites lyrics
- jó reggelt - pál utcai fiuk lyrics
- a king falls christmas - the cast of king falls am lyrics
- little brother, big brother - rashaann lyrics
- circle tour - the waco brothers lyrics
- white - scarzautomatic lyrics
- don diego - rapsusklei & hazhe lyrics