
kion vi deziras - martin & la talpoj lyrics
[teksto de “kion vi deziras” ft. martin & la talpoj]
[strofo 1]
rusto regas en la uzin’
sed restas plu fantomo en la maŝin’
kaj mi ne promesis, ke mi sekvos vin
kien vi nun iras
[antaŭrekantaĵo]
kaj silente profundiĝas la kompren’
al alio vi aspiras
viaj manoj vane serĉas en malplen’
[rekantaĵo]
mi ne havas tion
kion vi deziras
[strofo 2]
portu krucon al kalvari’
oferu ĉion al la granda iluzi’
kiom ajn vi ŝvite strebas al neni’
nenion vi akiras
[antaŭrekantaĵo]
kaj silente profundiĝas la kompren’
al alio vi aspiras
viaj manoj vane serĉas en malplen’
[rekantaĵo]
mi ne havas tion
kion vi deziras
[instrumenta]
[antaŭrekantaĵo]
kaj vi ne inkludu min en la kalkul’
se aliloken vi sopiras
mi devojiĝos ĉe l’ venonta stratangul’
[rekantaĵo]
mi ne havas tion
kion vi deziras
Random Song Lyrics :
- sin aliento - badbadnews lyrics
- descends ft. phvl - inyia lyrics
- hype - k.a.a.n. lyrics
- hunting for sport - schizomode lyrics
- максвелл* (maxwell*) (snippet 26.07.23) - gumballshiit lyrics
- još sam živa - lepa brena lyrics
- location - terrestrial, hanchi techz lyrics
- green thumb - post malone lyrics
- the answer is nowhere re-amp - puppet & if found lyrics
- gga. - wwmkeith lyrics