
kuras vi, amanda - miguel fernández (esp) lyrics
[teksto de “kuras vi, amanda” ft. miguel fernández]
[rekantaĵo]
kuras vi, amanda
sub la pluvo strata
al fabriko granda
kie laboradas manuel
[strofo 1]
kun rideto larĝa
pluvo sur la haroj
sed nenio gravas
krom kun li restadi en ver’
en ver’, en ver’, en ver’, en ver’
[strofo 2]
por nur kvin minutoj
la vivo eternas
dum nur kvin minutoj
avertas sireno
pri reven’ al tasko
kaj vi en paŝado
ĉion ja prilumas
tiuj kvin minutoj
vin florigis plej
[rekantaĵo]
kuras vi, amanda
sub la pluvo strata
al fabriko granda
kie laboradas manuel
[strofo 3]
kun rideto larĝa
pluvo sur la haroj
sed nenio gravas
krom kun li restadi en ver’
en ver’, en ver’, en ver’, en ver’
[strofo 4]
iris li gerilen
ne faris damaĝojn
sed iris gеrilen
kaj en kvin minutoj
mortis pro dispafoj
avertas sirеno
pri reven’ al tasko
multaj ne revenis
samkiel manuel
[rekantaĵo]
kuras vi, amanda
sub la pluvo strata
al fabriko granda
kie laboradis manuel
Random Song Lyrics :
- we shall see jesus - truth (ccm) lyrics
- grand inquisitor - driftglass lyrics
- heyf - faiq ağayev lyrics
- ken ani kan - כן אני כאן - ziv shavit - זיו שביט lyrics
- fire in the booth - jordan (uk) lyrics
- barre 2 - kido (ita) lyrics
- de leve - terra preta lyrics
- 涙 (namida) [smooth jam mix] - alan (chn) lyrics
- the way i was - jericho prince lyrics
- grown-up shit - tashi marie lyrics