komencanto - mikaelo bronŝtejn lyrics
[teksto de “komencanto” ft. mikaelo bronŝtejn]
[enkonduko]
la kanto estis verkita antaŭ tridek jaroj
niaj problemoj, kiam estis junularaj kaj simplaj
sed verŝajne ili restas iomete aktualaj ĝis nun
kaj mi volas ankaŭ por komenco prezenti al vi unu tiun tempan poemon: “komencanto”
“komenco bona – laboro duona”
estas proverbo
[strofo 1]
al mi diris listo
dum unua leciono
ke komenco kun persisto
estas jam laborduono
[strofo 2]
ankaŭ mi l’ komencon ĝuis
plimultiĝu n0blaj faroj
kaj post tiam, do, forfluis
kvin sufiĉe longaj jaroj
[strofo 3]
mi fariĝis veterano
venas mi al sejt sen tremo
ĉiu sejm*komitatano
min salutas per manpremo
[strofo 4]
noktaj dancoj, sunaj tagoj
kaj amoro, kaj aromo
ĉi ripozo por mi taŭgas
pli ol aĉa ripozdomo
[strofo 5]
bone estas mi konata
pro l’ posteno tre utila
ĉiam ĉefa kandidato
por “sinjoro krokodilo”
[strofo 6]
ĉu vi min kritikas, bubo?
ĉesu, do, l’ aŭdacan grumblon
mi al mia kara klubo
ĉiujare pagas rublon
[strofo 7]
do atentu l’ “proverbaron”
de la majstro zamenhof
mi komencis – jen duono
kaj la dua – ĉe bontrov’
Random Song Lyrics :
- watch you burn - vamachara lyrics
- opp de nye blanke - honningbarna lyrics
- når du danser - icey boys lyrics
- meisje van de overkant - ezg lyrics
- more than survive - original broadway cast of be more chill lyrics
- the things you do - seramic lyrics
- back up - sev lyrics
- black moon - screaming females lyrics
- armed robbery - lil duke 17 lyrics
- no one in heaven - joel baker lyrics