
buklo, buklo - olivier tzaut lyrics
[teksto de “buklo, buklo” ft. olivier tzaut]
[strofo 1]
buklo, buklo de mia amatino
disvolviĝu buklo en la vent’
buklo, buklo blonda, mi vin amis
kaj memoro nur venas kun turment’
buklo, buklo blonda, mi vin amis
kaj memoro nur venas kun turment’
[strofo 2]
iam kun ĉapo vi brile elegantis
ni promenadis tuton da vesper’
kaj subĉape buklo via dancis
buklo via dancis kaj dancis en l’ aer’
kaj subĉape buklo via dancis
buklo via dancis kaj dancis en l’ aer’
[strofo 3]
printempo pasis kaj svingis vi la manon
nun en ĝardeno pompas la somer’
kaj min malfeliĉan junan ciganon
polico kaptos por fora malliber’
kaj min malfeliĉan junan ciganon
polico kaptos por fora malliber’
[strofo 4]
sed siberion mi vere ja ne timas
ĉar regas ankaŭ ĝin la rusa sent’
nur prirevi l’ buklon mi ne malkutimas
la buklon blondan flirtantan en la vent’
nur prirevi l’ buklon mi ne malkutimas
la buklon blondan flirtantan еn la vent’
Random Song Lyrics :
- nemesis of thy mortals - hierophant lyrics
- пилзлы (pilzly) - kelf lyrics
- ketamine breakfast - sophie hunter lyrics
- okay okay - arbey lyrics
- 1 minut - simon østgaard lyrics
- crickets - squalls lyrics
- xin lỗi con hư - hà anh lyrics
- man of steel - jay-r siaboc lyrics
- call me - chris messan lyrics
- dark journey - beyette lyrics