
fantomoj de la pasintec' - persone lyrics
anekdotoj de arbar’
pecoj de la prarepertuar’
jes, mi memoras
vivo freŝis por ni du
sed viaj pensoj ne tro freŝas plu
ili fiodoras
rakontu do por la centa foj’
pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj’
antaŭjuĝoj, ne aprec’
fantomoj de la pasintec’
ne sorĉas min la kavalkad’
mi konas vin tro bone, kamarad’
nun vi nomas min artist’
mia nomo staras en la list’
jes, jes mi aŭdas
ŝajnis interesa faz’
mi staras nun en akvo ĝis la naz’
kaj mi ne aplaŭdas
rakontu do por la centa foj’
pri grandkoruso kaj hoboj’
antaŭjuĝoj, ne aprec’
fantomoj de la pasintec’
ne sorĉas min la kavalkad’
mi konas vin tro bone, kamarad’
rakontu do por la centa foj’
pri grandaj planoj kaj la ĝusta voj’
antaŭjuĝoj, ne aprec’
fantomoj de la pasintec’
ne sorĉas min la kavalkad’
mi konas vin tro bone, kamarad’
Random Song Lyrics :
- between us - kyle coulahan lyrics
- chase a dream - alyssa gravel lyrics
- johnny bad - pip proud lyrics
- memory - iann dior & poorstacy lyrics
- 9 pts - big b (fra) lyrics
- forever/always - grafhic lyrics
- creatures - immunity lyrics
- j'irai dans le ciel - leyona, camrecording lyrics
- fallin' - jasmine cephas jones lyrics
- ak-47 - hardmoonguy lyrics