
mia knabino - persone lyrics
ŝi ne estas la plej gaja knabin’
ofte trafas ŝin melankoli’
ŝi nek estas la plej bela knabin’
iom dika estas fakte ŝi
ofte pensas ŝi nur pri si mem
mankas la konsiderem’
sed ŝi estas mia knabino
ŝia virto estas malzorgem’
ĉion tenas ŝi en bonmalord’
en diskutoj malgraŭ kiu tem’
ĉiam venas ni al malakord’
nokte dormas ŝi sur mia brak’
vekas min per ronka krak’
sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem
mia knabino, nur ŝi eltenas min
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Random Song Lyrics :
- стёкла (glass) - барбитурный (barbiturny) lyrics
- beautiful people (evolution mix) - asbo slipz lyrics
- anılar, o geceler - duman lyrics
- feel the speed - lovepopstarzz & proxie lyrics
- under the armor - alexa lyrics
- lady - карина черняк (karina chernyak) lyrics
- убитый тобой (killed by you) - cent1pedee lyrics
- đến lúc nào - pilgrim raid lyrics
- ogni juorn - nicola siciliano lyrics
- vetements jacket - tom marni lyrics