
pli ol nenio - persone lyrics
Loading...
petro iris for, kun rompita kor’
al ajna eksterlando
por instigi sin, ebriigi sin
per malmultkosta brando
nova freŝa paĝ’, urboj kaj pejzaĝ’
ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
kaj postlasis li, jeĉiu trajnstaci’
pecon de sia malĝojo
al trinkeja strat’, por bona rezultat’
li sciis kion fari
kaj ĉe trinkbufed’, kun glas’ kaj cigared’
li povis sin prepari
plena je inspir’ kaj vivoeliksir’
sekvis li la regulojn
kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin’
en malhelajn okulojn
kara aŭskultant’, ĉu pro lia vant’
nun venu moralaĵo?
ke li iru re, ke la solvo ne
kaŝiĝas sub korsaĵo?
sed eble post monat’ de ĝojosurogat’
silentiĝis la krio
ne pro memkompren’, sed tiu eta ben’
estas pli ol nenio
Random Song Lyrics :
- get kyoobified: 7 years of kyoobur9000 - kyoobur9000 lyrics
- rush hour - sy ari da kid lyrics
- я хз тп (ya xz tp) - айза (aiza aka aziza) lyrics
- new bae - tay money lyrics
- așa-i că dese ori... - pavel stratan lyrics
- la nobile arte - fratelli calafuria lyrics
- your reality (remix) - cg5 lyrics
- save your serpent (light as a feather mix) - ego likeness lyrics
- leaves - ada rook lyrics
- jatpack - mac d lyrics