
reĝoj de cindro - persone lyrics
marŝas glora armeo
estas la eternulo kun vi
subkalkane frakasiĝas la ostoj
de via malamik’
ĉar vi amas la landon
vi ĝin savas per mort’ kaj teror’
forbruligas vilaĝojn kaj urbojn
sed mi petas vin:
ho, demetu la glavon soifan
ĝi jam tiris vin multe tro for
vi ne servu la reĝojn de cindro
kaj de plor’
ĉu vi sentas fieron
kreinte dezerton sen viv’?
ĉu vi certas ke la historio
vere dankos al vi?
ho, demetu la glavon soifan
ĝi jam tiris vin multe tro for
vi ne servu la reĝojn de cindro
kaj angor’
via koro krias por sango kaj por venĝ’
sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal’
kie estas nun viaj pensoj kaj prudent’?
ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal’?
ho, demetu la glavon soifan
ĝi jam tiris vin multe tro for
vi ne servu la reĝojn de cindro
vi ne servu la reĝojn de plor’
Random Song Lyrics :
- board game night - hoes united lyrics
- #freestunnaboy - riko altimo lyrics
- 悟入迷途 (the wrong path) (2007) - 謝安琪 (kay tse) lyrics
- влюбилась в троих (fell in love with three) - lim lali lyrics
- jealous of the world (live) - descendents lyrics
- imparfait inconnu - adé (chanteuse) lyrics
- run away - giu (andhermusic) lyrics
- daylight - nafi lyrics
- backseat - mic lyrics
- bile flask - morgul wound lyrics