
via eta timo - team (svk) lyrics
[teksto de “via eta timo” ft. team]
[strofo 1]
ombraj malnovaj kaj flankaj stratetoj
mucidaj pro malplen’ kaj timovekaj
la vento vagas tra tegment*tenebro
ĝue spionas mi viajn ĉarmajn timojn
[rekantaĵo]
via eta tim’ ravas min
de via timema sinten’
estas kaptita l’ anim’
via eta tim’ ravas min
estas kaptita l’ anim’
sed vi volas ja
kaŝi ĝin
[strofo 2]
sufokas morta sp*c’ fantomajn domojn
hantas sur mur’ en kruc’ kreto*surskriboj
rampas en vent’ odor’ de krizantemoj
kaŝe spionas mi viajn ĉarmajn timojn
[rekantaĵo]
via eta tim’ ravas min
de via timema sinten’
estas kaptita l’ anim’
via eta tim’ ravas min
estas kaptita l’ anim’
sed vi kaŝas ĝin
[strofo 3]
ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?
[rekantaĵo]
via eta tim’ ravas min
de via timema sinten’
estas kaptita l’ anim’
via eta tim’ ravas min
estas kaptita l’ anim’
sed vi kaŝas ĝin
[instrumenta]
[strofo 4]
ĉu jam, ĉu jam venas via timo?
ĉu jam, ĉu jam dolĉe ĝi tenas vin?
ĉu jam, ĉu jam ni proksimas pli kaj pli?
[rekantaĵo]
via eta tim’ ravas min
de via timema sinten’
estas kaptita l’ anim’
via eta tim’ ravas min
estas kaptita l’ anim’
sed vi volas ja
kaŝi ĝin
Random Song Lyrics :
- watch me - lew salem lyrics
- miami vice - rawska lyrics
- para money - gent lyrics
- 6 días de tinieblas - revolver cannabis lyrics
- telemundo (bombing theme) - el-p lyrics
- wisconsin - setti lyrics
- the man who sold the world (part 2) - living legends lyrics
- melanin magnetic (black people) - pep love lyrics
- #7 "cannabis & camembert" - piège de freestyle lyrics
- tome 3: "barge simpson" - kal lyrics