ŝia reveno - tim (vinilkosmo) lyrics
[teksto de “ŝia reveno” ft. tim]
[strofo 1]
la reveno de mia am’ proksimas jam
nun mi atendas la sunon sur la voj’ kaj tial
mi vidas lumon sur la supro de montet’, sed
ne estas ĝi, estas la luno kiu brilas
[rekantaĵo]
nia estonteco aperos
kiam vidos ni la matensunon
kion vidas vi en la ĉielo?
niaj steloj videblos kiam lum’ malaperos
[strofo 2]
nun la vetero malvarmiĝas kaj la nokto daŭras
kaj dume pensas mi vin revas mi kaj tiel mi vin amas
malvarmon ŝatas mi sed certe sen vi mi enuegos
sufiĉas eta ŝanĝ’ por igi venteton ventego
[rekantaĵo]
nia estonteco aperos
kiam vidos ni la matensunon
kion vidas vi en la ĉielo?
niaj steloj videblos kiam lum’ malaperos
[strofo 3]
nia sort’ ne surprizas pri malveraj konfesoj
kaj la nord’ ne perdiĝas ĝi atendas je vi
tiu belega rideto estus kvazaŭ anĝelo
kiam venos la nub’ ĝi ne ekhontos pro vi
Random Song Lyrics :
- martellate - stakanov boys lyrics
- норвежский лес (norwegian forest) - jinatsu lyrics
- мяу-мяу (meow-meow) - werby lyrics
- spotter - 85prod lyrics
- in my father's house (are many mansions) - the oak ridge boys lyrics
- crypto bag - outlaw.xmr lyrics
- я бесполезен (i’m useless) - посев (posev) lyrics
- not 2 strange - soulwrekk lyrics
- maze of phobetor - akhlys lyrics
- save me now - tilly and the wall lyrics