lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu postsekvi vin la forlogatan (ללכת שבי אחרייך) – chantal (isr)

Loading...

[teksto de “postsekvi vin la forlogatan” ft. chantal]

[strofo 1]
naskiĝi ree kune kun la tag’
morteti pro disiga la destin’
pri novnaskita ĝoji filo ĉu filin’
en lando de miel’, amar’ kaj lakt’

[rekantaĵo]
postsekvi vin la forlogantan
prisonĝi vin laŭ ĉiela blu’
vin spiri, sunon brogantan
dolori vin kaj enamiĝi plu
[strofo 2]
denaske revi ade dum jarmil’
konsoli sin de via primaver’
vivadi sur kaj en interno de la ter’
en ĉi terura, bela eta land’

[rekantaĵo]
postsekvi vin la forlogantan
prisonĝi vin laŭ ĉiela blu’
vin spiri, sunon brogantan
dolori vin kaj enamiĝi plu

[strofo 3]
diseĥu nia voĉo je vesper’
matene ree sonu ĝi al ni
nin rekompencu. ĉiutage la vizi’
pri laŭbo de la paco kaj esper’

[rekantaĵo]
postsekvi vin la forlogantan
prisonĝi vin laŭ ĉiela blu’
vin spiri, sunon brogantan
dolori vin kaj enamiĝi plu
dolori vin kaj enamiĝi plu

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...