lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu maja nokto – inspiro

Loading...

[teksto de “maja nokto” ft. inspiro]

[strofo 1]
arĝenta luno brilas
dormanta super val’
kaj en ĝardeno trilas
mallaŭte najtingal’

[strofo 2]
trankvilo kaj silento
mi sidas en ĝarden’
al mi alblovas vento
odoron de jasmen’
odoron de jasmen’
[strofo 3]
ho, bela nokto maja
ho, flora bonodor’
en mia kor’ malgaja
sopiro iras for

[strofo 4]
kaj sidas mi ravita
per ĉarmo de printemp’
por kor’ elturmentita
alvenis bela tent’

[strofo 5]
min jam plenigas fortoj
kaj vivi volas mi
mi povas venki l’ sorton
batali kontraŭ ĝi
batali kontraŭ ĝi

[instrumenta]

[strofo 6]
arĝenta luno brilas
dormanta super val’
kaj en ĝardeno trilas
mallaŭte najtingal’
mallaŭte najtingal’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...