lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu ni renkontiĝos – inspiro

Loading...

[teksto de “ni renkontiĝos” ft. inspiro]

[strofo 1]
post multaj jaroj renkontiĝos ni
kiam ĉi tempo estos histori’
kiam la nunaj tagoj pasos for
do, kion fari? sed ne plendas mia kor’

[strofo 2]
ni renkontiĝos en amika rond’
kaj rememoroj – kiel varma ond’
kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror’
niaj tendaraj kantoj – ĝojo kaj dolor’
[strofo 3]
vento kruela ne disigos nin
ja en batalo venkas la obstin’
ja geamikoj en la tuta mond’
estas plej vera en la vivo firma font’

[strofo 4]
ni renkontiĝos dum feliĉa temp’
fruaj hirundoj venos kun printemp’
suno unua kaj unua flor’
novan inspiron vekos en amika kor’

[strofo 5]
ni renkontiĝos en amika rond’
ni renkontiĝos dum feliĉa temp’
ni renkontiĝos

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...