lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu nokto ploras – inspiro

Loading...

[teksto de “nokto ploras” ft. inspiro]

[strofo 1]
mi ne plendas al la sorto – vi ne pensu
plendi pri feliĉ’ apenaŭ estas senco
kiel varme via bela voĉo sonas
kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras
kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras

[strofo 2]
morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ
ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ
en okuloj viaj bluaj mi ja dronas
kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras
kaj surstrate ploras nokto – nokto ploras
[instrumenta]

[strofo 3]
restas preskaŭ jam neniom ĝis mateno
kaj l’ aŭroro ŝiros inter ni fadenon
nian solan nokton ĉiam mi memoros
en fenestron batas pluvo – nokto ploras
en fenestron batas pluvo – nokto ploras
en fenestron batas pluvo – nokto ploras

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...