lirikcinta.com
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

lirik lagu kanto por la kampul’ – jacques yvart

Loading...

[teksto de “kanto por la kampul'” ft. jacques yvart]

[rekantaĵo]
por vi, kampul’, jen ĉi kanzon’
jes, por vi, kiu sen admon’
per lignofask’ provizis min
dum frostis en mia anim’

[strofo 1]
fajron al mi vi donis dum
burĝo, burĝin’ de l’ komunum’
h0m*j de l’ bonkorula kast’
la pordon repuŝis kun drast’
[strofo 2]
ĝi estis nur malgranda ard’
sed ĝi kun dolĉ’ varmigis min
kaj plu ĝi brulas en l’ anim’
simile al festa fajrad’

[strofo 3]
ho vi, kampul’, post via mort’
la tombfosist’ per tuta fort’
portu vin tra l’ vasta ĉiel’
al l’ eterna cel’

[rekantaĵo]
vi, dommastrin’, jen ĉi kanzon’
jes, por vi, kiu sen admon’
panon prezentis pro kompat’
dum min traturmentis malsat’

[strofo 4]
ŝrankon jen vi malfermis dum
burĝo, burĝin’ de l’ komunum’
h0m*j de l’ bonkorula kast’
amuzis sin pro mia fast’

[strofo 5]
estis ĝi nur pano kun ben’
sed ĝi kun dolĉ’ varmigis min
kaj plu ĝi brulas en l’ anim’
simile al granda festen’
[strofo 6]
vi, dommastrin’, post via mort’
la tombfosist’ per tuta fort’
portu vin tra l’ vasta ĉiel’
al l’ eterna cel’

[rekantaĵo]
por vi, fremdul’, jen ĉi kanzon’
jes, por vi, kiu sеn admon’
al mi ridetis kvazaŭ frat’
min trenis ĝendarmoj sur strat’

[strofo 7]
ĉar nur vi nе aplaŭdis dum
burĝo, burĝin’ de l’ komunum’
h0m*j de l’ bonkorula kast’
ridegis pro tiu ĉi kapt’

[strofo 8]
ĝi estis nur kvazaŭ miel’
sed ĝi kun dolĉ’ varmigis min
kaj plu ĝi brulas en l’ anim’
simile al suna ĉiel’

[strofo 9]
kaj vi, fremdul’, post via mort’
la tombfosist’ per tuta fort’
portu vin tra l’ vasta ĉiel’
al l’ eterna cel’
[strofo 10]
kaj vi, fremdul’, post via mort’
la tombfosist’ per tuta fort’
portu vin tra l’ vasta ĉiel’
al l’ eterna cel’

lirik lagu lainnya :

YANG LAGI NGE-TRENDS...

Loading...