lirik lagu tuj la kompanar’ – jacques yvart
[teksto de “tuj la kompanar'” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
ne apartenis al la skip’
de l’ meduzfloso tiu ŝip’
famigu tion en haven’
en ĉiu haven’
[strofo 2]
navigis ĝi sen avatar’
kviete sur la granda mar’
nomiĝis tuj la kompanar’
tuj la kompanar’
[strofo 3]
la “fluctuat nec mergitur”
ne ‘stis por ĝi literatur’
malplaĉu al la perfidul’
ĉiu perfidul’
[strofo 4]
matrosoj kaj la kapitan’
ne estis fiaĉula klan’
sed vera samideanar’
samideanar’
[strofo 5]
inklinis ili ne al luks’
nek estis kastor’ kaj poluks’
nek el sodomo kaj gomor’
sodom’ kaj gomor’
[strofo 6]
ne similec’ al simpati’
inter montenj’ kaj boesi’
nur amuziĝo jen la far’
de la kompanar’
[strofo 7]
en ĝi troviĝis ne anĝel’
konante pri la dia cel’
nur amikeco en farfar’
amo sen kompar’
[strofo 8]
ĵan’, pier’, pol’, kaj kompani’
jen ĝia nura litani’
kaj ĝiaj kredo kaj deklar’
jen la kompanar’
[strofo 9]
se ekblovegis la tempest’
stariĝis tuj la amikec’
ĝi rolis samkiel kompas’
samkiel kompas’
[strofo 10]
se ekminacis la danĝer’
kaj ŝanceliĝis la esper’
ekvelis for de la koŝmar’
tuj la kompanar’
[strofo 11]
al rendevu’ de l’ amikec’
maloftis iu neĉeest’
se h0m* mankis sur ferdek’
kulpis mortopek’
[strofo 12]
sed poreterne en la mar’
malplena truo restis ĉar
li mankis plue jar’ post jar’
en la kompanar’
[hammond*orgensoloo]
[strofo 13]
multegajn ŝipojn uzis mi
sed unu nur memoras mi
ŝipantan en tutsolidar’
en tutsolidar’
[strofo 14]
navigis ĝi sen avatar’
kviete sur la granda mar’
nomiĝis tuj la kompanar’
tuj la kompanar’
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu samtime › lirik lagu buy your mum an iphone – samtime
- kumpulan lirik lagu hankthelad › lirik lagu cant stand – hankthelad
- kumpulan lirik lagu rileyyy › lirik lagu xxxxxxx (better things) – rileyyy
- kumpulan lirik lagu devin morrison › lirik lagu p.b.j. – devin morrison
- kumpulan lirik lagu myriam fares › lirik lagu maalesh – myriam fares
- kumpulan lirik lagu puzzle fletcher shears › lirik lagu love is a place to hide – puzzle (fletcher shears)
- kumpulan lirik lagu night shadow › lirik lagu космос (space) – night shadow
- kumpulan lirik lagu iwan fals › lirik lagu ujung aspal pondok gede – iwan fals
- kumpulan lirik lagu hesta prynn › lirik lagu we could fall in love – hesta prynn
- kumpulan lirik lagu kamazz › lirik lagu близкая чужая (close alien) – kamazz