lirik lagu demandoj – ĵak le puil
[teksto de “demandoj” ft. ĵak le puil]
[strofo 1]
ja kiam estis mi infan’
pli*malpli ĝis la deka jar’
ĉiajn demandojn faris mi
atendas plu respondojn mi
ni devis lerni en lernej’
latinan lingvon, sed la plej
utila por mi en ĉi urb’
‘stus la araba, sen perturb’
utila por mi en ĉi urb’
‘stus la araba, sen perturb’
[strofo 2]
kaj kiam dudek, sen prokrast’
starante antaŭ ĉefsoldat’
konstatis mi ke ĉi azen’
respondas nur kiel kreten’
jen kial mi cerbumis por
konfliktojn rap rap meti for
post tagoj tri forpafis min
por vivi kun la amikin’
post tagoj tri forpafis min
por vivi kun la amikin’
[strofo 3]
kunvivis do kun karolin’
fratino de fama putin’
frivola knabin’ sen kontest’
sed ĉiu tago estis fest’
ve! pasis malpli ol monat’
kaj ŝi parolis pri prelat’
jam min timigis geedziĝ’
sed pri preĝej’ ‘stis nur vertiĝ’
jam min timigis geedziĝ’
sed pri preĝej’ ‘stis nur vertiĝ’
[strofo 4]
demandojn pliajn havis mi
pri famili’, pri la patri’
nun restis al mi nur labor’
por ĉiujn zorgojn lasi for
l’ unuan tagon sen problem’
la duan jam en la maten’
pugne rilatis kun jozef’
pro alergi’ al ĉiu ĉef’
pugne rilatis kun jozef’
pro alergi’ al ĉiu ĉef’
[strofo 5]
foriris mi al tahiti’
de mia lando jen koloni’
sub la sun’ de ĉi paradiz’
mi vivos sen psik*n*liz’
sed alvenante al papeete
konstatis mi ke por aĉet’
sufiĉas ne plej bela sun’
ĉi paradiz’ ‘stis por mi pun’
sufiĉas ne plej bela sun’
ĉi paradiz’ ‘stis por mi pun’
[strofo 6]
nun infanaĝo estas for
en kelkaj dentoj ‘stas dolor’
demandojn ne plu faras mi
sed gapas mi kiel simi’
ĉar nun en rabeleza land’
vivu la angla por la kant’
do mutus nun mia gitar’
rivalos ne mi kun dolar’
do mutus nun mia gitar’
rivalos ne mi kun dolar’
[lyrics provided by genius。com]
lirik lagu lainnya :
- kumpulan lirik lagu john cale › lirik lagu helen of troy (live) – john cale
- kumpulan lirik lagu ben zucker › lirik lagu dazwischen bin ich – ben zucker
- kumpulan lirik lagu edwardme › lirik lagu loser – edward(me)
- kumpulan lirik lagu geilt zero › lirik lagu amazed – geilt zero
- kumpulan lirik lagu thisl › lirik lagu dream team (i had a dream) – thi’sl
- kumpulan lirik lagu d goat › lirik lagu dark story’s – d goat
- kumpulan lirik lagu dempseysuckz › lirik lagu harmacist – dempseysuckz
- kumpulan lirik lagu p1harmony › lirik lagu if you call me – p1harmony
- kumpulan lirik lagu lillune › lirik lagu snow blur – sinnner – lillune
- kumpulan lirik lagu glen campbell › lirik lagu when you cry, you cry alone – glen campbell